
Tradukita al Esperanto de Paulo Sérgio Viana, Esav kaj Jakob (1904) estas verko el la matura fazo de Machado de Assis (1839-1908), kiu uzas sian alian mion, la personulon Konsilisto Aires, por dividi kun la legantoj siajn demandojn pri verkado. Ĝi enhavas ĉiujn elementojn, kiuj kondukis lin al la panteono de plej granda brazila aŭtoro: subtileco, ironio, akra psikologio, melankolia skeptikismo, eleganta stilo kaj magia regado de la arto rakonti. Ĝi rakontas pri la historio de du bone naskitaj junuloj, la ĝemeloj Petro kaj Paŭlo, kiuj radikale rivalas inter si, ekde la ventro de la patrino, kaj tamen amas la saman junulinon, sed la belulino ne sukcesas elekti por si unu el ili, ĉar ŝi amas egale ambaŭ.
Page Count:
365
Publication Date:
2025-11-24
Publisher:
EASP - Esperanto-Asocio de San Paŭlo
ISBN-10:
8567422256
ISBN-13:
9788567422251
No comments yet. Be the first to share your thoughts!